[ Pobierz całość w formacie PDF ]
mas rilate Esperanton, jam mil kaj milfoje okazis en çiu ebla
poezia traduko. Nur en lia privata fikcio la komuna lingvo es-
tas la plej malgranda denominatoro .
Ankaû Enzensberger verkas en iu speciala denominatoro ,
en la komuna literatura germana lingvo, kiu rilatas al germa-
naj dialektoj ¸uste tiel, kiel Esperanto al la naciaj literaturaj
lingvoj.
94
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
1-an de aûgusto 1987
Por plej simplaj bezonoj la jugoslavia administra sistemo po-
stulas tiom da komplikaj vojoj, ke oni perdas pli da nervoj kaj
energio en tiu burokrata labirinto ol en la realigo de la negoco
mem. Ni nur volas ÿan¸i tegmenton, kies tegoloj jam tre di-
fekti¸is. En Aûstrio afero de unuminuta telefona interparolo;
en Jugoslavio aferoj de horoj kaj tagoj &
Posttagmeze veturo al Meòica; mia edzino al sia frato, mi
al olda sinjorino Pavla por transdoni al ÿi kopion de la verko
The Paradise Lost (La perdita Paradizo) de brita klasikulo Mil-
ton. xi, admirinda loka sorçistino kaj efektive la sola vera inte-
lektulo en la tuta valo, opinias, ke tio estas la sola granda ver-
ko, kiun ÿi ankoraû ne legis, do ÿi tre feliçi¸is pro la ricevo de
tiu manuskripto.
xi havas iomete kuriozan filozofion. Tiun çi mondon laû ÿi
ne kreis Dio, sed grupo da geniaj superhomoj. La mondo, kia
¸i estas, montras la homan dimension kaj ne la Dian, preci-
pe el morala vidpunkto, ÿi asertas.
Kaj nun ÿi volas per sia literatura viva verko detrui tiun çi
koncepton de la ekzistanta mondo.
Mi modeste diris, ke ÿi postulas tiamaniere de Dio nenion
alian ol, ke li anstataû mondon kreu denove sin mem. Nur
Dio estas perfekta, çio alia havas mankojn. Oni do ne povas
logike riproçi al Dio, ke li ne kreis perfektan mondon. Alia ne
eblas, nur la variaîoj de la malperfekto povas esti diversaj &
xi diris, ke mi çiam pretas per iu respondo detrui ÿian kon-
cepton.
Interese, ke çe diletantoj, eç se altrangaj kaj talentitaj, kiel
sinjorino Pavla, tiel ofte aperas stranga kaj iel eksterordina-
95
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
ra ambicio: renversi çion ekzistantan kaj kvazaû Dio krei no-
van universon.
11-an de aûgusto 1987
Kun Peânik diskuto pri T. Mann kaj pri kelkaj aliaj literaturaj
demandoj. Ni tuÿis ankaû interesan temon de la malbono.
Kiel mia konatino sinjorino Pavla, en esenco çiu homo laû
propra maniero riproças al Dio la fakton, ke li anstataû sin
mem kreis nur la neperfektan mondon, kiu almenaû enhavas
la metafizikan fondon de malbono, sian ontologian malper-
fektecon.
Çiu ankaû elpensas por si certan filozofion aû pseûdofilo-
zofion, kiu pravigas Dion aû realon, ke ¸i estas, kia ¸i estas.
Sen tia teodiceo oni simple ne povus vivi. Homoj kiel Nietz-
sche elpensas al si imagon, ke ili apartenas al elito aû eç es-
cepta kasto. Sed la mondo kun la cetera homaro estas subni-
vela kaj malica kaj per sia malbono konstante minacas nian
superhomon . Al tia, eble tamen iom komika sinteno apar-
tenas granda nombro da personoj, esence pli granda ol oni
povus kredi, eç pli granda ol tiaj homoj mem kredas.
La ÿlosila vorto, pli prave, la ÿlosila vortparo, kiu signas tian
sintenon, estas: suferi dama¸on . Tamen, se oni iomete tur-
nas tiujn du laû ¸enerala opinio tro simplajn vortojn por esti
turnindaj en la rotacio de la logiko, oni baldaû konstatas, ke
la ligo de tiuj vortoj ne eltenas kritikon.
Dama¸o estas fenomeno, kiun oni ne povas suferi nun.
Dama¸o estas perdo sed ne perdo de io ajn. Dama¸o es-
tas perdo de io, kio esence apartenas al la homo. Kaj esence
96
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
apartenas al la homo nur lia ligo kun sia origino, kun Dio. El
tiu vidpunkto dama¸o neniam venas al ni en formo de tia aû
alia maljustaîo aû perforta forrabo. ¯i ne venas en formo de
sufero, sed prefere en la formo de malmultekosta ¸uo aû eç
triviala riçi¸o. Tiun esencan dama¸on kaj nur ¸i estas vera
dama¸o libere elektas çiu por si mem. Dama¸o al la homo
ne okazas, ¸i estas de la homo elektita kaj mem kaûzita.
Kontraûe, la sufero neniam alportas perdon aû veran da-
ma¸on. Sufero estas la plej intensa akumulo de la anima po-
tenco. Sufero produktas la plej fajnan kaj plej efikan ener-
gion, per kies helpo oni nur povas kreski en sia spirita vivo.
Same kiel la frotado inter la homa laborilo kaj la prilaborita
objekto aû kruda materialo kaûzas penon, foje eç suferon, kiu
post la atingo de rezulto pligrandigas la ¸uon kaj kontenti-
¸on, tiel ankaû sufero, kiu aperas dum la frotado inter la
homa korpo kaj animo, renkonti¸e kun la fizika kaj spirita
realoj, ebligas la homan spiritan reali¸on kaj finfine aperos
kiel fonto de plej profunda ¸ojo kaj feliço.
¯uste suferante oni subtrakas de la dama¸okonto sam-
kiel tra la banala ¸uado oni al ¸i adicias. Inter sufero kaj da-
ma¸o ne estas paralela ligo. Çi tie estas la punkto, kie la po-
pola sa¸o komplete eraras!
Vespere televida raporto: pli ol 100 delfenoj sur la atlantika
bordo en Usono faris suicidon. Fiÿkaptistoj provis fari çion
kontraû la mal¸oja fenomeno, sed sensukcese. La delfenoj
nepre surbordi¸is por morti. La biologiaj kialoj ne jam es-
tas konataj. Sed spirite oni ilin facile komprenas & Kiel mi
ilin envias!
Fakulo pri alta modo en Parizo kaj profesorino pri franca
lingvo dum televida dissendo diris, ke Parizo en lastaj jaroj
97
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
fari¸is polica fortikaîo: sur çiu grava angulo staras policistoj
kun maÿinpistoloj &
Kio fari¸is el vi, Parizo, iama lumo de la libero? Çu vi trans-
formi¸as en plej fermitan provincon? Sed: tiel pereas la glo-
ro &
12-an de aûgusto 1987
Fine venis la transporto de tegoloj por nia tegmento. Por ko-
vri la plej malnovan domon en la vila¸o.
Povas esti, ke ni ankoraû tre bezonos tiun çi malnovan do-
mon, kiun mia patro akiris je stranga prezo: li kiel 26-jara
edzi¸is kun la mastrino, tiam 73-jara & Ago, hodiaû nekom-
prenebla, sed iel natura en la tempo, kiam nur tia geedzi¸o
levis la dependan serviston al la sendependa rango de mas-
tro, kvankam mastro de tre malgranda bieno kaj domo.
Nature, li ne estis plene akceptita en la klubo de grand-
bienuloj. Ankaû la t.n. socialisma sistemo multe pardonis al
sifuçe riçaj najbaroj, sed ¸i senkompate multe postulis de li,
la plej malgranda. Revolucioj ÿan¸as la mastrojn, sed ne la
mastradon &
13-an de aûgusto 1987
Anstataû vizito unupa¸a letero al Aloizo, kiu ferias en Lo-
ka. ¯is nun mi havas certe pli ol 300 leterojn de tiu interesa
verkisto, profesoro kaj kavalira amiko. Cetere la kulturo de
korespondado bedaûrinde formortas eç çe verkistoj.
La oficiala junulara organizaîo en Slovenio laû sia lasta de-
98
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
cido rezignis por la mandato por federacia junulara prezidio.
Çar la reprezentantoj de aliaj respublikoj ne akceptis la kand-
idaton de Slovenio. Li insistas je slovenaj naciaj rajtoj kontraû
la centralizaj tendencoj en Jugoslavio. Bone, la gefraûloj el
Slovenio montris iomete da karaktero kaj simple foriris. Tio
estas la komenca ago en la dispartigo de la federacia junula-
ra organizaîo. La samo pasintjare okazis çe verkistoj. Kiam-
iam la samo verÿajne okazos ankaû en pli gravaj institucioj de
tiu malfeliça kontraûnatura ÿtata organismo.
En Slovenj Gradec mi açetis du librojn de M. Roòanc: la
romanon Evangelij po Marku (La evangelio laû Marko) kaj li-
ajn eseojn Evropa (Eûropo). Almenaû la titoloj de la çapitroj
en la dua libro promesas interesan enhavon: Eseo pri la me-
zepoko, eseo pri la protestantismo, pri Paskalo, pri Dostojev-
ski, pri Unamuno kaj senmorteco de la animo, &
Nuntempe estas moderne paroli pri Eûropo. Tamen mul-
taj ignoras, ke la hodiaûa Eûropo cetere komune produktas
kaj distribuas varojn, eç komune aran¸as pentristajn ekspo-
ziciojn kaj muzikajn koncertojn. Mankas detalo: la modernaj
Eûropanoj ¸enerale ne povas kompreni unu la alian. Kaj ¸e-
nerale oni pli emas açe filozofiumi pri la muziko kiel la ko-
muna lingvo ol agnoski la problemon en ¸ia plena profun-
[ Pobierz całość w formacie PDF ]